Sunkolektoro

Sunkolektoro estas instalaĵo por energiogajno. La kolektoro "kolektas" kaj absorbas la radiojn (energio); male al la fotovoltaikaj instalaĵoj ĝi uzas ankaŭ la energion de la longondaj radioj ĝis la infraruĝa radia areo (varmoradiado) ĉe difuza lumo.

Sunkolektoroj atingas relative altan efikecon – tipe inter 60 kaj 75 % – ĉe prilaboro de la radiado. Plej gravaj partoj de la kolektoroj estas la absorbilo, kiu akceptas la varmon kaj direktas ĝin al plej ofte likva varmoportanto. Per helpo de la varmoportanta likvo estas la varmo forportita el la kolektoro kaj fine konservita aŭ uzita rekte.

Por eviti perdon de varmo necesas bona izolado de la absorbilo kontraŭ la medio. Laŭ la izola teknologio oni distingas

La kolektoro estas la centra parto de la termika suninstalaĵo, kiu uzatas por produkti varman akvon kaj malofte por hejtado.

Specialaĵo estas la termosifonkolektoro, kiu estis evoluigita por suninstalaĵoj, kiuj laboras sen pumpilo per la gravito. La termosifonkolektoro entenas ofte jam varmakvan rezervujon kaj prezentas tiel kompletan, simplan suninstalaĵon precipe en varmegaj landoj (ekzemple Grekio, Turkio, Izraelo).


Developed by StudentB